Pumzika kwa Babu estas en la malgranda vilaĝo de Michamvi Kae, Zanzibar ( vidu mapon).
Ĉi tiu malgranda bangalo-vilaĝo estas en tropika, paca, senstreĉiga loko kun ĝardeno. Ĝi estas ĉirkaŭ 300 metrojn (proksimume 5 minutojn piede) for de la marbordo kun fono de palmoj, kaj en komunaj ejoj estas senpaga kaj sendrata ret-konekto (WiFi).
La kvar bangaloj havas du ĉambrojn kun privataj enirejo kaj verando sub la pajla tegmento. Ili ĉiuj havas reton kontraŭ kuloj kaj pendigilo por vestoj. En ĉiu privata banĉambro estas duŝilo. Vi povas ĝui rigardon al la ĝardeno de sub la pajla tegmento de la bangalo. La komuna subĉiela enhavas fajrujo ĉirkaŭ kiu gastoj povas sidi vespere. Tie ni ofte kad-rostas ĵus kaptitajn fiŝojn
Ĉe Pumzika kwa Babu estas trinkejo kie gastoj povas ĝui trinkaĵon kaj manĝaĵon.
Gastoj povas ricevi instruadon pri la suahila lingvo aŭ Esperanto kaj lerni suprizan, tradician tablo-ludon.
Oni povas praktiki plurajn agadojn en la loko mem aŭ en la ĉirkaŭaĵoj, inkluzike de fiŝkaptado, plonĝado kaj naĝado kun spirtubo.
Mji Mkongwe, ankaŭ konata kiel Stone Town, alivorte la malnova parto de la urbo Zanzibaro, kaj la Internacia Flughaveno de Zanzibaro estas 68 kilometrojn foraj.
Ni parolas la sŭahilan, la italan, la anglan kaj Esperanton! 8 ĉambroj kun privata banĉambro estas en 4 bangaloj.
Ĉiu bangalo havas du sen-fumajn ĉambrojn provizitajn per duobla, larĝa lito (mezuroj: 6x5ft / 183x153cm) kaj kun privata enirejo, komuna ĝardeno, ĉiu ĉambro havas kontraŭkulan reton, vestopendigilon kaj malgrandan tablon.
Ĉambraj ecoj: Rigardo al Ĉirkaŭaĵo, Rigardo al Ĝardeno, Veranda sub pajla tegmento, Komuna ĝardeno, Ventumilo, Privata enirejo, Kontraŭkula reto, Bretoj, Vestokroĉilon, Ŝranko, Vestopendigilo, Duŝilo, Necesejo, Eksteraj mebloj, Lit-tukoj, Sekig-tukoj
Mezuro de la lito-ĉambro: 9.5 kvadrataj metroj
Grandeco de la privata banĉambro: 2.5 kvadrataj metroj
Rigardo al Ĝardeno
Verando sub pajla tegmento
SENPAGA nuligo ĝis 14 tagoj antaŭ la alven-dato.
2 plenkreskuloj - La Ĉambroprezoj inkluzivas nur matenmanĝon.
Ĉambro-specoj | |
Ĉambro-numero | 8 |
Ĉambro-grandeco | 9.5 kvadrataj metroj |
Grandeco de la banĉambro | 2.5 kvadrataj metroj |
Lito-grandeco | 183x153 centimetroj 6x5ft |
Bonvolu atendi 24 horojn por ricevi konfirmon pri via antaŭmendo. Se vi ne aŭdas de ni en ĉi tiu periodo bonvolu iri al nia Kontakto-paĝo kaj plenskribi la kontakto-formularon aŭ voki nin per la donitaj telefonnumeroj. Ĉi tio validas ankaŭ por antaŭmendoj faritajn 48 horojn antaŭ la enregistriĝo.
Retaj antaŭmendoj devas esti faritaj PLI ol 48 horojn antaŭ la enregistriĝo.
Farado nur de reta antaŭmendo NE signifas, ke vi devigis vin preni ĉi tiun ĉambron, sed ĝi estos konservata por vi dum la procedo (ĝenerale dum 5 tagoj) de konfirmado kaj pagado de la antaŭpago.
Prezoj montritaj estas por la tuta ĉambro, ĉu unuope aŭ duope okupata.
Enregistriĝo estas la alven-dato. Elregistriĝo estas la forir-dato.
Antaŭpago: Antaŭpago de la prezo de unu nokto estas deviga por ke la mendo estu konfirmita.
Aldonaj postuloj, apartaj petoj povas esti enmetitaj en la Komento-spaco. Ni memorigas vin, ke viaj loĝejoj ne estas konfirmitaj ĝis ni kontaktos vin kaj ricevis numeron de kreditkarto. Se ne aperas la ricevebleco de la ĉambro en la dato, kiun vi elektis, eble okazis nuligo de la mendo aŭ ŝanĝoj en la antaŭmendo, kiuj eble ne aperas ĉi tie. Ni sugestas, ke vi voku aŭ kontaktu nin per ret-mesaĝo, nur por esti certaj!
En Zanzibaro estas mirinda vetero preskaŭ la tutan jaron.
En alta kaj meza sezono estas tre rekomendinde antaŭmendi sufiĉe frue. Ni nur havas 4 bangalojn kun po 2 ĉambroj!
De 2016 kaj poste: Rabato de 5 elcentoj pro restado de almenaŭ 5 sinsekvaj noktoj!
Ĉambro-prezoj | |
Alta sezono 15 Dec. - 15 Jan. / 1 Jul.- 31 Aŭg. |
26€ |
Meza sezono 15 Jan. - 15 Mar. / 16 Jun. - 30 Jun. / 1 Sept. - 30 Sept. / 1 Dec. - 15 Dec. |
23€ |
Malalta sezono 15 Mar. - 15 Jun. / 1 Okt. - 30 Nov. |
20€ |
Ecoj de Pumzika kwa Babu | |
Lito-ĉambro | Ŝranko, Duŝilo, Vestopendigilo |
Rigardo | Al la ĝardeno, ĝenerala rigardo |
Ekstere | Barbecue, Ĝardeno |
Agadoj | Fiŝkaptado, Plonĝado, Naĝado kun spirtubo, Masaĝo, Biciklo-luado,Biblioteko, Personaro por kunrilatado, Vesperaj eventoj, Mirindaj tradiciaj tablo-ludoj (Bao,k.a.) |
Ekstera Restejo | Fajrujo, Sid-lokaro |
Pajl-tegmentita Restejo | Trinkejo, Manĝet-trinkejo |
Interreto | Sendrata ret-konekto (WiFi) en publikaj ejo kaj senpaga. |
Servoj | Ĉambro-servo, Aŭtomobil-luado, 24-hora akceptejo, Vojaĝ-giĉeto, Pakaĵ-konservejo, Ĉiutaga ĉambristina servo. |
Ĝenerale | Senfumaj ĉambroj, Kontraŭkula reto, Ventumilo, Privata banĉambro, Privata enirejo. |
Lingvoj parolataj | sŭahila, angla, itala, Esperanto |
Regularo de Pumzika kwa Babu | |
Enregistriĝo | ekde la 3-a posttagmeze
|
Elregistriĝo | Antaŭ la 19-a antaŭtagmeze.
|
Nuligo / Antaŭpago | Se la antaŭmendo estas nuligita aŭ modifita ĝis 14 tagoj antaŭ la alven-tago, neniu pago estas bezonata. Se la nuligo aŭ la modifo okazas poste aŭ en okazo de neapero, la tuta sumo por unu nokto devos esti pagata. Antaŭpago: Oni pagas por la unua nokto, kiam oni antaŭmendas. |
Infanoj kaj aldonaj litoj | Ĉiuj infanoj estas bonvenaj. Infano sub du jaroj restas senapge en infana lulilo. Infano pli granda aŭ plenkreskulo devas pagi 100 elcentojn de la restaprezo por nokto kaj por persono, se li aŭ ŝi uzas apartan ĉambron. Aldonaj litoj ne estas haveblaj. En ĉiu ĉambro povas esti unusola infana lulilo. Iu ajn speco de lulilo estas ricevebla nur laŭpete kaj post nia konfirmo. Aldonaj pagoj ne estas aŭtomate aldonitaj al via fina fakturo kaj ili devas esti pagataj aparte dum via restado. |
Dorlotbestoj | Dorlot-bestoj estas akceptataj se oni demandas antaŭe kaj krompagas. |
Pag-manieroj | Ni akceptas nur pagojn per la indikitaj Kredito-Kartoj aŭ PayPal. |
Kontakto | |
Telefono | +255 757 968 558 +255 787 170 756 +39 328 22 44 212 |
Restpoŝto | info@pumzikakwababu.com |